Distrikto Centra Saksio
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia lando: | Saksio |
| Administra urbo: | Freiberg |
| Areo: | 2 112 km² |
| Loĝantoj: | 312450 (fine de 2015) |
| Loĝantoj po km²: | 154 |
| Aŭtokodoj: | FG, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj BED, DL, FLÖ, HC, MW kaj RL |
| Komunumoj: | 54 |
La distrikto Centra Saksio (germane Landkreis Mittelsachsen) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Freiberg. La distrikto kovras areon de 2 112 km², kaj fine de decembro 2015 ĝi havis 312450 loĝantojn.
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Döbeln, Freiberg kaj Mittweida. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
situo de la distrikto ene de Saksio
| ||||||
| ||||||||