Najbaro
Najbaro estas tiu persono de najbaraĵo, kiu loĝas en la apudstaranta aŭ tre proksima domo, loĝejo, ktp. Ofte la riĉuloj aĉetas domon por akiri domon apud famulo.
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri najbaro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon. ”

„ Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. ”

„ Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron. ”

„ Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro. ”
Referencoj |
↑ Lernu