Chroustovice estas kampurbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim. Ĝi situas 16 kilometrojn oriente de la distrikta urbo Chrudim kaj 16 kilometrojn okcidente de la urbo Vysoké Mýto.
Enhavo
1Urbetpartoj
2Memorindaĵoj
2.1Kastelo
2.2Preĝejo de Sankta Jakobo la Pli Granda
2.3Kolono de Virgulino Maria
2.4Kolono de la Plej Sankta Triopo
2.5La domoj
2.6Vojmontrilo
3Bibliografio
4Eksteraj ligiloj
Urbetpartoj |
Al la komunumo apartenas urbetpartoj:
Chroustovice
Březovice
Holešovice
Lhota u Chroustovic
Mentour
Městec
Poděčely
Memorindaĵoj |
Kastelo |
Origine renesanca kastelo el la jaro 1623 estis en dua duono de la 17-a jarcento fare de Francisko Karolo Libštejnský de Kolovraty rekonstruita baroke, poste ĉirkaŭ la jaro 1780 rokoke fare de Filipo grafo Kinski kaj post brulego en la jaro 1861 denove rekonstruita baroke. Post plua brulego en la jaro 1949 ĝi estis en tiu ĉi formo novkonstruita.
Nuntempe estas la kastelo eluzata kiel interneja metilernejo.
Ĝi estas triala konstruaĵo kun vasta antaŭkastelejo, trans kiu fluas unu el du brakoj de la rivereto Novohradka kun tri dekoraciaj pontetoj kaj granda pritondata ĝardeno malantaŭe sur la suda flanko post la dua brako de la rivereto. La kortego estas ĉirkaŭigita per arkadoj en teretaĝoj de ĉiuj tri aloj. La kastelo kun parko kreas unu el la plej valoraj barokaj kastelareoj en Ĉeĥio.
En la kastelo travivis sian junaĝon Maria Teresia Poniatowská, naskiĝita Kinská, edzino de Andreo Poniatowski kaj bofratino de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto. Ŝi denove revenis ĉi tien por vico da jaroj post kiam ŝi en sia aĝo de 33 jaroj vidviniĝis. Memorigas ŝin ĉi tie malgranda monumento en la ĝardeno.
Preĝejo de Sankta Jakobo la Pli Granda |
estas baroka, konstruita en la jaro 1744, la turo kaj tegmento estis renovigitaj post brulego en la jaro 1856 kaj tute riparita estis la preĝejo en la jaro 1898. Ĝi estas ununava kun kvarlatera turo tegmentita per svelta piramido antaŭ la fronto. La navo kaj pastrejo estas volbitaj.
La ekipaĵo estas rokoka. La ĉefa altaro estas duparta, la flankaj portaloj estas kun statuoj de Sankta Antonio kaj Sankta Roĥo.
Kolono de Virgulino Maria |
sur vilaĝplaco estas el la jaro 1752, renovigita en 1804.
Kolono de la Plej Sankta Triopo |
apude la strato al Luže estas el la jaro 1891 de skulptisto Dušánek el Chroustovice.
La domoj |
Paroĥejo n-ro 52 estas konstruita en la jaro 1794, renovigita 1856,
n-ro 47 estas ŝilda domo el la unua duono de la 19-a jarcento,
n-ro 48 estas volba kun portalo el la jaro 1857,
n-ro 87 estas el la jaro 1820,
la n-ro 96 estas malnova lernejo, duetaĝa kun volba tegmento el la unua duono de la 19-a jarcento.
Vojmontrilo |
Bibliografio |
Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj |
Paĝaro de Asocio de komunumoj Košumberk (ĉeĥe)
Kampurbo Chroustovice
Březovice |
Holešovice |
Chroustovice |
Lhota u Chroustovic |
Mentour |
Městec |
Poděčely
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...