Plantdomo
eta plantdomo en privata ĝardeno
plantdoma komplekso en Westland, Nederlando
Plantdomo aŭ laŭ la malnova esprimo forcejo estas plej ofte vitra domo por frostosentemaj plantoj kaj por ekstersezonaj plantaj kulturoj. La plej multaj plantdomoj hodiaŭ ne estas utiligata por forci plantojn. Tial la termino "forcejo" ne taŭgas. Ekzistas hejteblaj kaj nehejteblaj plantdomoj.
Enhavo
1 Historio
2 Tipoj laŭ la temperaturo
3 Bildaro
4 Vidu ankaŭ
Historio |
Ĝi aperis en la 17-a jc., kiam la tiamaj forcejoj estis konstruitaj el briko aŭ ligno, kun kutima fenestrofasado kaj kun ioma hejtado. Post kiam la vitro iĝis pli malmultekosta kaj elformiĝis novaj hejtaj metodoj, oni komencis konstrui vitrajn konstruaĵojn kun kompreneble ligna aŭ metala skeleto. Je mezo de la 19-a jc., la forcejoj iĝis lokoj pro ekzotaj, ofte tropikaj plantoj.
La forcejon varmigas la suno mem kaj la ebla hejtado (cirkulata vaporo, varmega akvo aŭ aero). Ĉe la plej modernaj forcejoj, ĉion funkciigas komputilo.
Tipoj laŭ la temperaturo |
- malvarma forcejo: nokta temperaturo malpliiĝas je 7–10 °C (azaleo, ciklameno, dianto, pelargonio, tulipo ktp.)
- varma forcejo (varmkulturejo): nokta temperaturo malpliiĝas je 7–10 °C (begonio, krizantemo, rozo, kakto ktp.)
- tropika forcejo aŭ tropikejo: nokta temperaturo ne malpliiĝas sub 16–21 °C (filodendrono, gardenio, palmoj ktp.)
- vintra forcejo: ĝi estas vitra domo aŭ vitroekipita loĝeja parto, kiu direkta ligas al la domo (kutima ĝis la 19-a jc.).
Bildaro |

Plantdomo (interna)
Plantdomo kun tabloj por kultivi potplantojn en komerca hortikulturo

Palmdomo sur la insulo Pfaueninsel apud Potsdam, Germanujo, pamtraĵo de Carl Blechen, 1832

Plantdomoj en Berlin-Glienicke de 1839

Serre des cactées (kaktodomo) en la plantĝaredeno de Parizo

Palmdomo den en la "Kew ĝardeno"

Granda palmdomo en la malnova botanika ĝardeno en Berlin-Schöneberg, Germanujo, konstruita 1857/58

Plantdomo de la Botanika Ĝardenon Wuppertal, Germanujo

Kupola plantdomo en la Botanika Ĝardeno Düsseldorf, Germanujo, konstruita 1975
Vidu ankaŭ |
Forceja efiko.- Oranĝejo
- Vintroĝardeno