Partizánska Ľupča (hungare Németlipcse germane Deutschliptsch) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Liptovský Mikuláš. La historia slovaka nomo estis Nemecká Ľupča. La hungara német kaj la slovaka nemecka signifas germana.
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Ĝemelkomunumo
Situo |
Partizánska Ľupča situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Ružomberok-Liptovský Mikuláš. La lasta troviĝas 15 km. Rivero Váh kaj ĉi tiea fervojo estas ne tro malproksime.
Historio |
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio skribe okazis en 1252. Saksoj fondis la vilaĝon en la 13-a jarcento, kiuj komencis esplori ercojn en la apudaj montoj. Oni minis ĉefe feron, la oro rapide elĉerpiĝis. La setlejo ricevis en 1270 privilegiojn (libera elekto de juĝisto, permeso pri fiŝkaptado, foiro, minado, komercado sen dogano) de Stefano la 5-a. Ĝis la 16-a jarcento ĝi iĝis impona urbo de la departemento kaj departementejo ĝis 1677. La loĝantaro okupiĝis pri komercado kaj manfaradoj, precipe pri drapo. Poste la urbo malgraviĝis, ĉar ne havis industrion. En la 19-a jarcento la urbeto havis hospitalon, la loĝantoj estis precipe slovakoj. En 1910 en la urbeto loĝis 2176 da loĝantoj (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Liptó, al distrikto de Németlipcse, kies distriktejo estis. Omaĝe al Slovaka Nacia Ribelo en 1944 Nemecká Ľupča ŝanĝis sian nomon al Partizánska Ľupča post 1 jaro. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1285 da homoj (1265 slovakoj).
Vidindaĵoj |
mezepoka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mateo, la altaro pretiĝis en 1495, iom poste la preĝejo pligrandiĝis en stilo renesanco, en la 16-a jarcento ĝi ricevis defendan muron
tombeja preĝejo omaĝe al 7-dolora Dipatrino de 1263, en la 19-a jarcento barokiĝis
novklasikisma luterana templo de 1887
katolika paroĥo el la 17-a jarcento
nobeldomo el la 17-a j.c.
gastejo el la 17-a j.c.
renesancaj loĝdomoj el la 14-a jarcento
Ĝemelkomunumo |
Slovenská Ľupča, Slovakio
Panoramo de la vintra Liptov kun Partizánska Ľupča
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...