Olivetti
Olivetti | |
|---|---|
Jura formo | S.p.A. |
Fondita | en 1908 |
Sidejo | Ivrea (Italio) |
Estr(ar)o | Francesco Forlenza, Patrizia Greco |
Dungitoj | 1.260 (2007) |
Spezosumo | 408 milionoj da eŭroj (2007) |
Agokampo | Informadiko |
TTT | www.olivetti.it |
Unua fabriko el 1908 de la firmao
Ĉefkonstruaĵo de la firmao
Manĝejo de la firmao
La interno de la Divisumma 24 {elektro-mekanika kalkulilo}
Ing. C. Olivetti & C., S.p.A. – "prima fabbrica nazionale di macchine per scrivere" (unua nacia fabriko de skribmaŝinoj) – estis fondita de Camillo Olivetti la 29-an de oktobro 1908 en Ivrea (Italio). Ĝi havis 20 dungitojn kaj produktejon de 500 m². La semajna produktokvanto estis proks. 20 maŝinoj. La unua tajpilo de la kompanio, la M1, estis prezentita dum la Universala Foiro en Torino en 1911.
En la komenco la konzerno fabrikis nur kontormaŝinojn; hodiaŭ ĝi estas pliampleksigita per pluraj kompanioj kaj fabrikas multajn produktojn.
Konataj produktoj estis i.a. la Divisumma (elektromekanika kalkulilo), la Audit (librotena maŝino) kaj ankaŭ la mekanikaj tajpiloj kiel Lexicon 80 kaj Linea 98.
Post la jaro 1970 oni transiris al elektronikaj aparatoj kiel P101, Auditronic A770, A7 kaj TC800.
La unua persona komputilo, la M20, estis farita en 1982.
La plej gravaj sekcioj nun estas telekomunikado kaj komputiko.
Fasonmejloŝtonoj |

Olivetti M40; fasono Camillo Olivetti

Olivetti MP1 Ico el 1932 (konstruktisto: Riccardo Levi; fasono: Aldo Magnelli)

Studio 42 el 1935, Fasono: Xanti Schawinsky kun Büro Figini & Pollini
Sumigilo Summa 15 el 1949, fasono Marcello Nizzoli

Lettera 22 el 1950, fasono Marcello Nizzoli

Kalkulilo MC 24 el 1956, fasono Marcello Nizzoli

Komputilo Programma 101 el 1965, fasono Mario Bellini

Komputilo Programma 203 el 1967, fasono Marcello Nizzoli

Summa 19 von 1969, fasono Ettore Sottsass kaj Hans von Klier

Kofrotajpilo „Valentine“, el 1969 de Ettore Sottsass

Kalkulilo Logos 58, el 1972, fasono Mario Bellini
Komputilo P6060 el 1976

Tekokomputilo Echos 44, el 1993, fasono Michele De Lucchi

Komputilo BCS (Business Computer Systems) 2035 System
Vidu ankaŭ |
- Marcello Nizzoli
- Ettore Sottsass
- Mario Bellini
Eksteraj ligiloj |
- Virtuala muzeo
- Oficiala retejo de Olivetti
- Historio de Olivetti (i.a. A770)