Michelangelo Merisi da Caravaggio
portreto de Caravaggio fare de Ottavio Leoni
Michelangelo Merisi (laŭ la hejmloko de sia familio kutime mallonge nomata Caravaggio, plennome esperantigite Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo; naskiĝis la 29-an de septembro 1571 en Milano, Lombardio; mortis la 18-an de julio 1610 en Porto Ercole, parto de la komunumo Monte Argentario piede de samnoma monto) estis itala pentristo de la frua baroka epoko. Li famiĝis per aparta realismo en siaj pentraĵoj, kaj de aĵoj kaj de homoj. Kune kun lia dumviva kolego kaj konkurento Annibale Carracci li konsideriĝas la fondinto de la roma skolo de baroka pentrado.
Gravaj verkoj |

ripozo dum la fuĝo al Egiptio (ĉ. 1595)

la liutisto (1596)

Meduzo (1598)

Davido kun la kapo de Goliato (1600)

Amoro venkas ĉion (Amor Vincit Omnia, 1602/3)

La vespermanĝo en Emaus (1602/3)

Sankta Mateo kaj la anĝelo, 2-a versio (1602)

Ecce Homo ("Jen homo", Pontio Pilato pledas por Jesuo, 1606)

rozaria Maria(1606-1607)

Bakĥo

la morto de Maria

la nekredema Tomaso

la entombigo de Jesuo

la krucumo de Simono Petro

Canestra di frutta (korbo da fruktoj)

sankta familio kun Johano la Baptisto

la sankta Johano la Baptisto

la senkapigo de Johano la Baptisto

Maria Magdalena

Narciso
Eksteraj ligiloj |
- reta ekspozicio de ĉiuj verkoj (itale kaj angle)
- vivo kaj verko (itale)
historio kaj mito: la morto de Caravaggios en Porto Ercole (germane kaj itale)