Suda brilo, fotita de NASA satelito, 11 Sep 2005. La filmeto estas ciferece prilaborata, nome "la blua globeto" estas submetata>
Norda brilo ĉe Salangen (Norvegio)
verda norda brilo ĉe Bear Lake (Alasko)
plurkolora norda brilo
Norda brilo, farita per nuklea eksplodo
eniro de sunventaj partikloj per la polusaj funeloj
Norda brilo fotita el la kosmo
Norda brilo je Saturno
Norda brilo (respektive suda brilo, latine: Aurora borealis, resp. Aurora australis), ankaŭ nomata polusa lumo, estas vualeca brilado sur la nokta ĉielo en ambaŭ polusaj regionoj.
Ĝi ekestas, kie partikloj de la suna vento povas - ne ŝirmitaj de la tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj.
Enhavo
1Historio
2Rakonto de atestinto
3Vidu ankaŭ
4Eksteraj ligiloj
Historio |
La fenomeno de norda brilo konitas de ĉiam, sed nur en la 17-a jarcento oni komencis studi ĝin science. En jaro 1621, franca sciencisto kaj filozofo Gassendi priskribas tiun fenomenon, kiu, kvankam maloftege, povas observiĝi ĝis latitudo de Provenco; En la 18-a jarcento la angla Halley ekkomprenas ke la tera magnetkampo rolas en ties estiĝo; Cavendish, en 1768, sukcesas pritaksi je kia alteco disvolviĝas la fenomeno.
Rakonto de atestinto |
„ Sendormeco ne estas tipa por mi. Mi ja estas ne 60- sed nur 21-jara. Sed dum tiu nokto de 29 al 30-a de oktobro dormo ne iris al mi. Horloĝo montris kvaronon antaŭ la kvara. Obstine kuŝante en la lito, mi malespere penis endormiĝi, anstataŭ lula kanto mi ŝaltis radion kaj vagis tra ĝiaj ondoj esperante ekaudi ion proksiman al mia koro.
Vicfoje trafinte iun lokan ondon meze de megaherca skalo, mi streĉis aŭdon al tio kion la DJ parolis. Li rakontis pri iuj strioj sur la ĉielo, ke oni devas plialtigi rigardon. Ekkompreninte ke io okazas al la ĉielo mi alsaltis la fenestron kaj vere ekvidis blankajn striojn similajn al nebulo sur la ĉielo. Streĉinte rigardon mi rimarkis ke ili moviĝas. Pensoj pri lasera spektaĵo rapide foriĝis kaj mi ekkuris en ĉambron al dolĉe dormantaj hejmanoj por voki ilin observi la nordan brilon. Tuj mi rememoris pri sovaĝanta dume magneta blizardo.
Kaj jen starante sur la balkono ni beatas pro tio ke ni iĝis spektanoj de magio. Ĉi tio estas nur la dua norda brilo kiun mi feliĉis vidi. La unua estis iam en 1986. Sed tiama brilo distingiĝis de la nuna. Ĝi okupis malpli da ĉielo kaj estis pli hela kaj viva. Norda brilo kiu ludis sur la ĉielo nokte la 30-an de oktobro aspektis andanta kaj malhastema. Ĝi okupis duonon da ĉielo inter tero kaj steloj kaj mi sentis ilin kvazaŭ grandegajn stalaktitojn pretaj por deŝiriĝi kaj enpikiĝi en teron. Norda brilo ludis siajn duondiafanaj kolonojn. Jen ili kreskiĝadis, jen etiĝadis kaj tute maliĝadis.
Vento fortiĝis kaj komencis peladi nin for de la balkono en varmecon de la ĉambro, nordaj “stalaktioj” komencis brili per tenere lila kaj verda koloro.La urbeto komforte lumiĝis per siaj apudvojaj lanternoj. Ie varmis fenestroj en domoj, kaj malantaŭ ili loĝis homoj kaj eĉ ne suspektis ke io okazas super iliaj tegmentoj. Bedaurinde…
Sed ĉi tion ankaŭ mi ne vidus se oni ne diris al mi. Dankon al DJ. ”
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...