Kijomizu-dera (Kioto)
Kijomizu-dera en Kioto
Kijomizu-dera (japane: 清水寺, signifante fonta akvo aŭ pura akvo) estas famega antikva budhisma templo en Kioto, Japanio. La saman nomon havas temploj ankaŭ en Isumi (Ĉiba), Mijama (Fukuoka), kaj Jasugi (Ŝimane). Ĉiu el ili fondiĝis en la epoko Heian. Tiu ĉi en Kioto (plena oficiala nomo: Otoŭa-san Kijomizu-dera = 音羽山清水寺) estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko Historiaj Monumentoj de Antikva Kioto.
La templo estis fondita en la jaro 780. La nunaj konstruaĵoj estiĝis en 1633 dum reforma projekto de la Ŝoguno Tokugaŭa Iemicu. Dum plejparto de sia ekzisto la templo apartenis al la budhisma sekto Hossō, sed en 1965 ĝi sendependiĝis kaj nun oni nomas ĝian sekton "Kitahossō".
Fotogalerio |

Kijomizu-dera dum la ĉerizflora sezono

Kijomizu-dera en aŭtuno

La verando de Kijomizu-dera

Pordego niōmon
Malantaŭa rigardo al pagodo kaj apuda konstruaĵo

Amaso da statuetoj pri Ksitigarbha (aŭ Ĝizoo)

Otoŭa-no-taki, la akvofalo kie vizitantoj trinkas por sano, longa vivo, kaj sukceso en studado

Torii de Ĝiŝu-ĝinĝa, svata sanktejo

Unu el la du amŝtonoj

Suejoŝi ruĝafoka ŝipo en 1633, kun fremdaj pilotoj kaj maristoj. "Ema" (絵馬)-pentraĵo ĉe Kijomizu-dera.

Vespera silueto de trietaĝa pagodo
Eksteraj ligiloj |
清水寺 retejo de la templo (en la japana)
informoj kun foto (en la angla)
oficiala gvidilo pri Kioto (en la angla)
informoj pri pilgrimado al Kijomizu-dera (en la angla)