Interkonsento de Dayton




La Interkonsento de Dayton estis plurŝtata interkonsento parafita la 21-an de novembro 1995 en Dayton (Ohio, Usono) kaj subskribita la 14-an de decembro 1995 en Parizo. Ĝi finis pli-ol-tri-jaran militon en Bosnio kaj Hercegovino kaj Kroatio.



Subskribintoj |




  • Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Alija Izetbegović, prezidento de Bosnio kaj Hercegovino


  • Flago-de-Kroatio.svg Franjo Tuđman, prezidento de Respubliko Kroatio


  • Flago-de-Serbio.svgFlago-de-Serbio+Montenegro.svg Slobodan Milošević, prezidento de Serbio (tiam Federacia Respubliko Jugoslavio)



Bih dayton en.png




Bosnio kaj Hercegovino post la interkonsento



Plej gravaj rezultoj |



  • Bosnio kaj Hercegovino, deklarinta sendependecon de Jugoslavio en 1992, restas suverena, integra ŝtato kun internacie agnoskitaj limoj.


  • Sarajevo restas ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino.

  • Kroatio kaj Federacia Respubliko Jugoslavio agnoskas Bosnion kaj Hercegovinon.

  • Bosnio kaj Hercegovino konsistas el du partaj respublikoj:

    • la Serba Respubliko kun 49 % de la teritorio kaj

    • la bosnia-kroata Federacio Bosnio kaj Hercegovino kun 51 %.



  • Decido pri la aparteno de distrikto Brčko estas prokrastita.


Intertempe oni decidis, ke Brčko estu komuna administraĵo de la du partaj respublikoj; ĝi estas fakte administrata de la centra registaro de la lando.



Eksteraj ligiloj |



  • The General Framework Agreement for Peace in Bosnia and Herzegovina (angla teksto de la interkonsento)



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Donsieders

Griza ansero