Griza
| #808080 |
Griza nomiĝas ĉiu neŭtra koloro, kies heleco estas inter nigro kaj blanko.
Egala miksaĵo de cejana, magenta kaj flava koloroj aspektas griza, ne vere nigra.
Grizo povas estis simbolo de maljunaĝo, enuo, monotoneco, deprimo. En komerco aŭ politiko grizaj vestoj estas unu el la rimedoj elektitaj por signali seriozecon.
Se vi havas porteblan komputilon, vi povas fari simplan eksperimenton por pruvi la subjektivan karakteron de la nocio koloro: turnu la ekranon vertikala (al vi), preskaŭ horizontala (for de vi) kaj je meza pozicio. Kion vi rimarkas?
| #808080 |

Griza koloro kamuflas militŝipon sur la maro

Densa nebulo

Griza lupo
Eksteraj ligiloj |
- http://www.coloria.net/varit/harmaa.htm
| ||||||||||