Tripuro
w1
Tripuro | |
|---|---|
| Origina nomo | bengale ত্রিপুরা |
| Statuso | Federacia ŝtato de Barato |
| Estas parto de | Barato |
| Administra centro | Agartala (215.000 loĝantoj) |
| Oficialaj lingvoj | bengala, kokboroka kaj angla (oficialaj lingvoj)[1]; krome la hindia, mogha, orija kaj biŝnuprija lingvoj |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 3 671 032 |
| Loĝdenso | 350 loĝ./km² |
| Areo | 10 492 km² (1 049 200 ha) |
Tripuro sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 23° 50′ 24″ N, 91° 16′ 48″ O23.8491.28Koordinatoj: 23° 50′ 24″ N, 91° 16′ 48″ O [+] |
ISO 3166-2 | IN-TR |
tripura.gov.in [+] | |
| La kategorio en la Komunejo | Tripuro [+] |
| Religioj | hinduismo (85,6 %), islamo (8,0 %), kristanismo (3,2 %), budhismo (3,1 %), aliaj |
Tripuraj knabinoj
Tripuro (bengale ত্রিপুরা, Tripura) estas federacia ŝtato de Barato kun areo de 10 492 km². Dum la jaro 2001 ĝi havis 3.191.168 loĝantojn. La ĉefurbo de Tripuro estas Agartala, kaj la oficialaj ŝtataj lingvoj la bengala, kokboroka kaj angla lingvoj.
Enhavo
1 Geografio
1.1 Plej grandaj urboj
2 Lingvoj
3 Historio
4 Referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Tripuro nordoriente limas al la barataj federaciaj ŝtatoj Asamo kaj Mizoramo, kaj krome estas ĉirkaŭita de la najbara lando Bangladeŝo.
Plej grandaj urboj |
(stato laŭ la censo de 2001)
| urbo | loĝantoj |
|---|---|
| Agartala | 189.327 |
| Badharghat | 47.660 |
| Jogendranagar | 34.844 |
| Dharmanagar | 30.785 |
| Pratapgarh | 25.890 |
| Udaipur | 21.751 |
| Kailasahar | 20.279 |
| Teliamura | 19.606 |
| Indranagar | 17.679 |
| Ĥoŭai | 17.621 |
| Belonia | 15.687 |
Lingvoj |
| lingvoj en Tripuro[2] | ||
|---|---|---|
| lingvo | lingva familio | procentaĵo |
| bengala | hindarja lingvaro | 67,35 % |
| kokboroka (tripura) | tibetobirma lingvaro | 25,46 % |
hindia (inkluzive de proksime ligitaj lingvoj) | hindarja lingvaro | 1,68 % |
| mogha | tibetobirma lingvaro | 0,90 % |
| orija | hindarja lingvaro | 0,75 % |
| biŝnuprija | hindarja lingvaro | 0,68 % |
Historio |
Tripuro inter la jaroj 1909 kaj 1947 estis barata princlando sub supera rego de Britio. En Tripuro validis propra kalendaro, laŭ kiu la jaro 1 estis la jaro 591 de la gregoria kalendaro de Eŭropo[3]. Dum la jaro 1947 la princlando kadre de la sendependiĝo de Barato transformiĝis al la nuntempa federacia ŝtato.
Referencoj |
↑ registaro de Barato, nacia komisiito pri lingvaj malplimultoj: 41-a raporto (anglalingva), julio 2002 ĝis junio 2003
↑ procentaĵoj laŭ la barata censo de 2001
↑ Günter Schön, katalogo de moneroj ("Münzkatalog", libro germanlingva), 1991, paĝo 411
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo de la registaro de Tripuro (paĝoj anglaj)
| ||||||||||