Přerov (germane: Prerau) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en meza Moravio, ĉe la rivero Bečva, 20 km sudoriente de Olomouc. En 2008 ĝi havis 47 679 loĝantojn. Grava fervoja vojkruciĝo, sidejo de Muzeo de Komenio, la historia urbocentro estas proklamita kiel urba monumentzono. En Předmostí u Přerova troviĝas mondfama arkeologia trovloko de mamuto-ĉasintoj.
Enhavo
1Historio
2Vidindaĵoj
3Esperanto en Přerov
4Vidu ankaŭ
5Eksteraj ligiloj
Historio |
Loĝigo de ĉirkaŭaĵo de Přerov estas dokumentita jam en paleolito per sidejo de ĉasistoj de mamutoj en Předmostí ĉe Přerov. En la 11-a jarcento estas dokumentita burgo.
La plej malnova mencio pri Přerov estas el la jaro 1131. Proksime ĉe travadejo trans rivero Bečva estis burgejo kaj staplovilaĝo. La reĝo Přemysl Otakar la 2-a avancigis Přerovon je reĝa urbo en la jaro 1256. En la jaro 1423 ĝi estis konkerita de husanoj. Ekde la jaro 1487 la urbon posedis familio Pernštejn, kiu alikonstruis gotikan burgon en Supra placo je renesanca kastelo kun cilindra turo ). En la 16-a jarcento dum posedo de la familio Žerotín, en kiu Dum tiu periodo dank al aktivecoj de Bohemiaj Fratoj la urbo floris kaj fariĝis grava centro de klereco kaj kulturo. Agadis en ĝi Jan Blahoslav kaj en la loka lernejo en 1608 – 1611 studis Johano Amoso Komenio.
Dum la tridekjara milito estis la urbo forte detruita de svedoj.
Gravan signifon por evoluo de la urbo havis ekkonstruo de fervojo, kuniganta Přerovon kun Vieno, Prago kaj norda Moravio; ĝi fariĝis unu el la plej signifaj fervoj-vojkruciĝoj. Přerov estas nuntempe precipe industria urbo, sed ĝi ofertas al siaj loĝanotj kaj gastoj ankaŭ kvalitajn multflankajn servojn en sfero de turismo, kulturo kaj sporto.
Fine de la dua mondmilito estis en la urbo perforte subpremita ribelo en Přerov. Mallongtempe post fino de la dua milito sekvis masakro sur Svedaj ŝancoj.
Vidindaĵoj |
kastelo, nuntempe sidejo de ampleksa Muzeo de Komenio (fondita en 1888)
valoraj urbanaj domoj, fontano kaj monumento al Jan Blahoslav (skulptita de František Bílek en 1923) sur la ĉefplaco
restaĵoj de remparoj (iuloke ĝis 9 m altaj) kun 11 bastionoj kaj pordegeto el la 15-a jarcento
kapelo de Sankta Georgo el la 13-a jarcento
novrenesanca Urba domo (nuntempe kultura kaj societa centro) el 1897 kun riĉa stuka ornamo kaj secesiaj elementoj
unike konceptita urba parko Michalov el 1903, kun diversaj etkonstruaĵoj kaj plastikaĵoj (proklamita kiel kultura memorindaĵo)
skanzeno de praepoko sur Čekyňský kopec en Předmostí (mondfama trovejo de mamuto-ĉasintoj), kun ekspozicio (en loka elementa lernejo) kaj piedmigra instrupado
Esperanto en Přerov |
En la urbo aktivas vigla Esperanto-klubo, fondita en 1923
Unu el aktivaj membroj estas ankaŭ Miloslav Šváček.
En 2008 la klubo organizis en Přerov kongreson de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
La klubo eldonis koloran esperantlingvan broŝuron pri la urbo kaj ĝiaj vidindaĵoj.
Javorník • Jeseník • Vidnava • Zlaté Hory • Žulová
Municipoj
Bělá pod Pradědem • Bernartice • Bílá Voda • Černá Voda • Česká Ves • Hradec-Nová Ves • Kobylá nad Vidnavkou • Lipová-lázně • Mikulovice • Ostružná • Písečná • Skorošice • Stará Červená Voda • Supíkovice • Uhelná • Vápenná • Velká Kraš • Velké Kunětice • Vlčice
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...