Manĉurio






La areo de Manĉurio laŭ diversaj difinoj (la malhelruĝa kerno estas en Manĉurio laŭ ĉiuj difinoj, la pli helaj ĉirkaŭaĵoj nur laŭ kelkaj difinoj)


Manĉurio, Manĉurujo [1][2]Manĝurio (满洲 Mănzhōu) situas en Nord-Okcidenta Ĉinio, ĉirkaŭ la urbo Harbin kaj entenas la provincojn Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning. Pro historiaj kaŭzoj, la ĉinoj ne preferas tiun nocion, ili pli volonte uzas la terminon Nord-Oriento (东北/東北 Dōngběi). Manĉurio estis okupita en 1931 fare de Japanio, kiu establis la pupŝtaton Manĉuko aŭ Manĉukuo en 1932. Tiu okupado estis kondamnita fare de Usono per Hoover-Stimson-Doktrino. Post kiam la teritorion okupis en 1945 la Sovetunio, la teritorio transiris en 1946 al Ĉinio.


La areon limas oriente la rivero Amuro kaj Ussuri, norde la Ĥingan-montaro, okcidente la Ĉina Muro kaj sude la rivero Jalu. Norde kaj oriente limas ĝin Rusio (Siberio), okcidente Mongolio kaj sude Nord-Koreio.


La nocio «Manĉurio» estas relative nova kaj derivita el la loka tunguza popolo manĉuoj.




Enhavo






  • 1 Gravaj urboj


  • 2 Gravaj riveroj


  • 3 Trafiko


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj





Gravaj urboj |




Mapo de Manĉurio




  • Changchun (长春/長春)


  • Dalian (大连/大連)


  • Fushun (撫順)


  • Harbin (哈尔滨/哈爾濱)


  • Ĝjilin (吉林)


  • Qiqihar (齐齐哈尔/齊齊哈爾)


  • Shenyang (沈阳/瀋陽)



Gravaj riveroj |




  • Amuro (黑龙江/黑龍江 Hēilóngjiāng)


  • Songhua (松花)

  • Liao



Trafiko |


Tra Manĉurio kondukas la Transmanĉuria fervojo, flanka branĉo de Transsiberia fervojo.


Sur la itinero Dalian - Changchun komunikis inter 1934-1945 (dum la japana okupo) la legenda eksprestrajno Ajia (vidu Ŝinkansen).



Vidu ankaŭ |



  • Manĉura lingvo

  • Qing-dinastio

  • Manĉukuo

  • Liaŭningo

  • Qing-Dinastio

  • Manĉuko

  • Heilongjiang

  • Jilin

  • Liaoning

  • Soveta invado de Manĉurio



Referencoj |





  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 707


  2. L.L. Zamenhof literumis ankaŭ "Mandĵurujo" en letero de 1905









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Donsieders

Griza ansero