Kremnica, hungare Körmöcbánya, germane Kremnitz estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom.
Vido al Kremnica
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Famuloj
5Partneraj urboj
Situo |
La urbo situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Žiar nad Hronom-Martin.
Historio |
Germanoj fondis la komunumon en la 12-a jarcento, kiu iĝis privilegia urbo en 1328, ĉar la loko iĝis elstara minejo de oro.
Preĝejo de Kremnica
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:
Körmöcbánya Kremnica
Besztercebánya Banská Bystrica
Bakabánya Pukanec
Újbánya Nová Baňa
Libetbánya Ľubietová
Selmecbánya Banská Štiavnica
La husanoj okupis kaj prirabis la urbon en 1433. Johano Hunyadi vane sieĝis ĝin en 1449. Okazis pacopakto en 1462, sekve Matiaso la 1-a reakiris la regionon. Incendio okazis en 1560. La urbo omaĝis al Stefano Bocskay en 1605 kaj poste al Gabrielo Bethlen. Dum la kontraŭturkaj bataloj la urbo havis fortajn murojn, la turkoj ne povis akiri la burgon. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn. Granda parto de la burgo dezertiĝis en 1872.
En 1910 en la urbo loĝis 4515 da loĝantoj (1514 germanoj, 1501 hungaroj, 1482 slovakoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Bars, en distrikto de Žiar nad Hronom. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Ankaŭ la germanoj estis deportitaj al Germanio. En la socialismo urbo malgraviĝis. En 2002 loĝis en la urbo 5800 da homoj.
Vidindaĵoj |
katolika paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Katarino kun duoblaj defendomuroj de 1465, en 1885 renovigita
restaĵoj de la fortikaĵo kun turo kaj pordego
pilgrimeja preĝejo el la 13-a jarcento, interne kapelo nomata Loretto de 1750
ronda fortikaĵa preĝejo omaĝe al Sankta Andreo el la 13-a j.c.
monfarejo de 1450
muzeo pri minado kaj monerfarado
Ormono de Matiaso la 1-a
Famuloj |
En la tiama Körmöcbánya naskiĝis:
hungara botanikisto Gusztáv Moesz
hungara kostumisto Klára B. Kokas
hungaraj kuracistoj Eszter Kokas kaj Gyula Putnoky
hungaraj inĝenieroj Nepomuk János Belházy, Sándor Pauliny kaj György Szent-Iványi
hungara kolonelo Bódog Bátori Schulcz
hungara pentristo Valér Ferenczy.
En la tiama Körmöcbánya mortis hungara inĝeniero Willibald Kachelmann.
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...