"Koito" alidirektas ĉi tien. Por akcia kompanio en Japanio, vidu la paĝon Koito-Fabrikado.
Amoro estas la kuniĝo de du bestoj pere de iliaj seksaj organoj. Plej kutime tio okazas inter ina kaj vira besto, kaj la peniso estas enigita en la vaginon. En kelkaj besto-specioj ankaŭ okazas amoro inter bestoj de la sama sekso.
Ĉe la homoj amoro ofte estas ligita al amo, kaj en la plej multaj socioj ekzistas apartaj leĝoj aŭ reguloj pri amorado. Ekzistas kaj la amoro inter homoj de malsamaj seksoj (alisekseme), kaj la amoro inter homoj de la sama sekso (samsekseme).
En Esperanto ekzistas ankaŭ la pli sciencaj esprimoj koito, kopulacio kaj sekskuniĝo, la pli neformala seksumo kaj la pli vulgara fiko.
Enhavo
1Koito
2Referencoj
3Vidu ankaŭ
4Eksteraj ligiloj
Koito |
Koito estas teknika vorto por la plej mekanika parto de seksumado ĉe homo [1]. Koito okazas inter du individuoj de malsamaj seksoj kaj konsistas en la penetrado de la peniso de la viro en la vaginon de la ino. Kompleta koito finiĝis post la ejakulado de spermo en la vagino (kaj ofte okazas orgasmo ankaŭ je la virino).
Koito donas okazon por du korpaj konsekvencoj, gravediĝoj kaj seksaj malsanoj (aidoso, gonoreo, sifiliso, ktp). La kondomo povas malhelpi ambaŭ ĉi tiujn konsekvencojn, sed ĝi ne estas garantio. Aliaj kontraŭgravediĝaj sistemoj (ekzemple, la postkoita pilolo) povas malhelpi gravediĝon sed ne preventas infektiĝon per virusoj nek bakterioj.
Kontraŭ komuna mito, la metodo de interrompita koito, kiam la viro eltiras la penison antaŭ ejakulado, ne preventas gravediĝon! Ofte, spermoj estas en la klara likvo, kio lubrikas la penison je la komenco de koitado.
Ĉe bestoj oni parolas pri kopulacio kaj nur malofte, erare, pri koito, kiam la bestoj kopulacias penise.
Referencoj |
↑ Plena Ilustrita Vortaro
Vidu ankaŭ |
Amoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Amoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Amoro en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
Anusa seksumado
Ambaŭseksemo
Buŝa seksumado
Erotika masaĝo
Orgasmo
Reproduktado
Sekseco
Seksumado
Sinmasturbado
Eksteraj ligiloj |
Amoro respondeca (el Retarkivo 2002)
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
v•d•r
Fiziologio kaj endokrinologio de reproduktado de homo
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...