- Distrikto České Budějovice - Distrikto Český Krumlov - Distrikto Jindřichův Hradec - Distrikto Písek - Distrikto Prachatice - Distrikto Strakonice - Distrikto Tábor
- Regiono Plzeň Ĉeĥio - Mezbohemia regiono Ĉeĥio - Regiono Vysočina Ĉeĥio - Sudmoravia regiono Ĉeĥio - Malsupra Aŭstrio Aŭstrio - Supra Aŭstrio Aŭstrio - Bavario Germanio
Kelkaj gravaj urboj
16
- Tábor - Písek - Strakonice - Jindřichův Hradec - Český Krumlov - Prachatice - Milevsko - Třeboň - Týn nad Vltavou - Vimperk - Dačice - Bechyně - Sezimovo Ústí - Soběslav - Vodňany - Blatná
Sudbohemia regiono situas en sudo de Bohemio. Okcidente ĝi najbaras kun Regiono Plzeň, norde kun Mezbohemia regiono, nordoriente kun Regiono Vysočina, oriente ĝi havas mallongan sektoron de komuna limo kun Sudmoravia regiono. Sudoriente ĝi najbaras kun Aŭstrio, sudokcidente kun Germanio.
Enhavo
1Bazaj indikoj
2Administra divido
3Ekonomio
4Trafiko
5Scienco kaj klereco
6Naturo kaj kulturaj memorindaĵoj
7Riveroj
8Rilataj temoj
9Fotoj
Bazaj indikoj |
La areo de Regiono prezentas 12,8 % de la areo de la ŝtato. En Regiono vivas 625 267 loĝantoj, el kio rezultas la plej malalta denseco de loĝigo en la lando: 62 loĝantoj en km².
Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000. Devene ĝi estis nomiĝonta „Regiono Budějovice (České Budějovice)“.
Sudbohemia pejzaĝo estas konata de vico da fiŝlagoj kaj pentrindaj vilaĝoj en du basenoj meze de Regiono – Baseno de České Budějovice kaj Baseno de Třeboň. Ĉirkaŭe elstaras montetoj de Mezbohemia montetaro, ĉe la limo al Aŭstrio montaro Novohradské hory kaj ĉe la sudokcidenta limo la dua plej alta montaro en Bohemio, Šumava. La plej alta punkto de Regiono estas montopinto Plechý.
Administra divido |
Sudbohemia Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000.
Regiono administre dividiĝas en 7 distriktojn: distrikto České Budějovice, distrikto Český Krumlov, distrikto Jindřichův Hradec, distrikto Písek, distrikto Prachatice, distrikto Strakonice kaj distrikto Tábor.
En Sudbohemia Regiono estas 623 komunumoj, el tio 43 urboj. Krom la menciitaj distriktaj urboj ankaŭ Třeboň kaj Bechyně apartenas al tiuj pli grandaj kaj pli gravaj. Sidejurbo de la regiono estas laŭstatuta urbo České Budějovice.
Ekonomio |
Sudbohemia Regiono ne estas tro riĉa je mineralaj krudmaterialoj. Superas minado de gruzsabloj, konstruŝtono, brikargiloj kaj limigite ceramikaj argiloj, kalkŝtono kaj grafito. Signifa naturriĉeco estas arbaroj, kiuj kreskas en pli ol triono de la areo de Regiono.
Industria produktado estas koncentrita precipe en ĉirkaŭaĵo de České Budějovice kaj en distriktoj Tábor kaj Strakonice. Superas ĉi tie prilaboraĵindustrio (produktado de nutraĵoj kaj trinkaĵoj, transportiloj, maŝinoj kaj ekipaĵoj, teks- kaj vestindustrioj).
Agrikulturo orientiĝas al plantproduktado, superas kulturado de cerealoj, oleaj kreskaĵoj kaj terpomoj. En animalproduktado tio estas bredado de brutaro kaj porkoj. Longjaran tradicion havas en suda Bohemio fiŝlagafero. Fiŝbredado en 25 000 ha da akvaj areoj prezentas duonon de produkto enkadre de la tuta Ĉeĥio.
Sudbohemia Regiono fariĝas signifa turisma kaj refreŝigeja regiono. Vojaĝtrafiko ekregistris en lastaj jaroj la plej grandan kreskon de kvociento en entreprenaktivecoj en Regiono.
Trafiko |
Tra Regiono kondukas gravaj internaciaj landvojoj kaj nordsuda fervojkoridoro el Prago ĝis Aŭstrio; grava fervojo kondukas ankaŭ el České Budějovice ĝis Plzeň. Lastatempe oni tre diskutas je bezono anstataŭi troŝarĝitan landvojon n-ro 3 el Prago ĝis České Budějovice kaj plu ĝis aŭstria Linz per moderna aŭtostrado. Sed dum ne estis atingita interkonsento inter trafikinĝenieroj kaj ekologoj, ĉar tia konstruado prezentus gravan intervenon en vivmedion.
Scienco kaj klereco |
Bazo por evoluo de scienco estas laborejoj de Akademio de sciencoj de Ĉeĥio, kies institutoj agadantaj en la teritorio de Regiono orientiĝas al precipe biologiaj kaj ekologiaj fakoj. Scienclaboro estas same konsisto de aktivecoj de Sudbohemia universitato kun sidejo en České Budějovice kaj en Jindřichův Hradec.
Naturo kaj kulturaj memorindaĵoj |
En la teritorio de Sudbohemia Regiono troviĝas kvanto de historie valoraj memorindaĵoj kaj tutaj urbaj monumentrezervejoj (České Budějovice, Český Krumlov, Třeboň, Tábor, Jindřichův Hradec, Písek, Bechyně kaj pluaj aliaj. Unike konservita renesanca urbo Český Krumlov estis eĉ enskribita en la liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.
En la regiono situas ankaŭ multaj burgoj kaj kasteloj: Český Krumlov, Hluboká, Zvíkov, Orlík, Červená Lhota, Blatná k.a. Turistojn allogas ankaŭ monaĥejoj en Vyšší Brod kaj Zlatá Koruna kaj pliaj vidindaĵoj. En la provinco eblas trovi vicon da pitoreskaj vilaĝoj kun tipaj masonitaj konstruaĵoj de la speciala sudbohemia popolarkitekturo, nomata kampula baroko. Unu el ili, Holašovice, estis same enskribita en la liston de UNESKO.
La plej granda ŝirmata naturteritorio estas Šumava, ŝirmata parte kiel ŝirmataj pejzaĝaj regionoj (ŜPR), parte (la kerno de la teritorio) kiel nacia parko. Ĝi estas konsisto de translima biosfera rezervejo Šumava – Bavorský les (Bavaria arbaro). La alia grava biosfera rezervejo estas ĉirkaŭaĵo de Třeboň.
Riveroj |
Tra Regiono trafluas jenaj riveroj: Vultavo, Otava, Lužnice, Malše, Blanice.
Rilataj temoj |
Ĉeĥoslovakio
Ĉeĥio
Bohemio
Distriktoj de Ĉeĥio
Ĉevaltira fervojo České Budějovice - Linz
Fotoj |
v•d•r
Ĉeĥa respubliko (CZ)
Memstaraj regionoj (sidejo)
la ĉefurbo Prago | Mezbohemia regiono (Prago) | Sudbohemia regiono (České Budějovice) | Regiono Plzeň (Plzeň) | Regiono Karlovy Vary (Karlovy Vary) | Regiono Ústí nad Labem (Ústí nad Labem) | Regiono Liberec (Liberec) | Regiono Hradec Králové (Hradec Králové) | Regiono Pardubice (Pardubice) | Regiono Vysočina (Jihlava) |Sudmoravia regiono (Brno) | Regiono Olomouc (Olomouc) | Moraviasilezia regiono (Ostrava) | Regiono Zlín (Zlín)
Teritoriaj ("malnovaj") regionoj (sidejo)
Mezbohemia (Prago) | Sudbohemia (České Budějovice) | Okcidentbohemia (Plzeň) | Nordbohemia (Ústí nad Labem) | Orientbohemia (Hradec Králové) |Sudmoravia (Brno) | Nordmoravia (Ostrava) | memstara teritoria unuo: la ĉefurbo Prago
Historiaj ĉeĥaj landoj:
Bohemio | Moravio | Silezio
v•d•r
Municipoj de Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Urboj
Borovany • České Budějovice • Hluboká nad Vltavou • Lišov • Nové Hrady • Rudolfov • Trhové Sviny • Týn nad Vltavou • Zliv
Český Krumlov • Horní Planá • Kaplice • Rožmberk nad Vltavou • Velešín • Vyšší Brod
Municipoj
Benešov nad Černou • Bohdalovice • Boletice • Brloh • Bujanov • Černá v Pošumaví • Dolní Dvořiště • Dolní Třebonín • Holubov • Horní Dvořiště • Hořice na Šumavě • Chlumec • Chvalšiny • Kájov • Lipno nad Vltavou • Loučovice • Malonty • Malšín • Mirkovice • Mojné • Netřebice • Nová Ves • Omlenice • Pohorská Ves • Přední Výtoň • Přísečná • Rožmitál na Šumavě • Soběnov • Srnín • Střítež • Světlík • Větřní • Věžovatá Pláně • Zlatá Koruna • Zubčice • Zvíkov
Kampurboj
Besednice • Frymburk • Křemže • Přídolí
Armea spaco
Armea spaco Boletice
Distrikto Jindřichův Hradec
Urboj
České Velenice • Dačice • Jindřichův Hradec • Kardašova Řečice • Lomnice nad Lužnicí • Nová Bystřice • Nová Včelnice • Slavonice • Stráž nad Nežárkou • Třeboň
Municipoj
Báňovice • Bednárec • Bednáreček • Blažejov • Bořetín • Březina • Budeč • Budíškovice • Cep • Cizkrajov • Červený Hrádek • Český Rudolec • Číměř • Člunek • Dešná • Deštná • Dívčí Kopy • Dobrohošť • Dolní Pěna • Dolní Žďár • Domanín • Doňov • Drunče • Dunajovice • Dvory nad Lužnicí • Frahelž • Hadravova Rosička • Halámky • Hamr • Hatín • Heřmaneč • Horní Meziříčko • Horní Němčice • Horní Pěna • Horní Radouň • Horní Skrýchov • Horní Slatina • Hospříz • Hrachoviště • Hříšice • Jarošov nad Nežárkou • Jilem • Kačlehy • Kamenný Malíkov • Klec • Kostelní Radouň • Kostelní Vydří • Kunžak • Lásenice • Lodhéřov • Lužnice • Majdalena • Nová Olešná • Nová Ves nad Lužnicí • Novosedly nad Nežárkou • Okrouhlá Radouň • Peč • Písečné • Pístina • Plavsko • Pleše • Pluhův Žďár • Polště • Ponědraž • Ponědrážka • Popelín • Příbraz • Rapšach • Ratiboř • Rodvínov • Roseč • Rosička • Smržov • Staňkov • Staré Hobzí • Staré Město pod Landštejnem • Strmilov • Stříbřec • Střížovice • Studená • Suchdol nad Lužnicí • Světce • Třebětice • Újezdec • Velký Ratmírov • Vícemil • Višňová • Vlčetinec • Volfířov • Vydří • Záblatí • Záhoří • Zahrádky • Žďár • Županovice
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...