Portreto
Portreto estas desegnaĵo, pentraĵo, foto, aŭ literatura priskribo prezentanta personon. Se la persono identas kun la aŭtoro oni parolas pri memportreto.
Romi-egipta funebra portreto de knabo
Laŭ Francisko Azorín portreto estas Bildo prezentanta iun personon.[1] Li indikas etimologion el la latina pro tractus (antaŭen tirata). Kaj li aldonas la terminon portreti por fari portreton, krom terminojn por portretotipoj, nome perkrajona, fotografa, kaj olepentrita.[2]
Proverbo |
Ekzistas proverbo pri portreto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

„ Li estas portreto de sia patro. ”
Referencoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 171.
↑ Azorín, samloke.
↑ Lernu