Poprad, hungare Poprád, germane Deutschendorf estas urbo en Slovakio kun ĉirkaŭ 55.000 loĝantoj (2003). Ĝi estas la ĉefa urbo de distrikto Poprad. La urbo situas ĉe samnoma rivero.
Poprad estas trafika ligejo, kie kunvenas gravaj ter- kaj fervojoj. Ĝi posedas internacian flughavenon (IATA: TAT), kiu nomiĝas "Tatry-Poprad" kaj per supermara alto de 718 metroj estas la plej alta internacia flughaveno de Eŭropo.
Turisme Poprad estas alirloko por la Altaj Tatroj kaj la Slovaka Paradizo.
Placo en Poprad
Enhavo
1Historio
2Vidindaĵoj
3Ĝemelurbo
4Famuloj
5Esperanto
Historio |
Béla la 4-a (Hungario) setligis tie germanojn. La unua mencio devenis el 1244 en formo Theutonicalis, poste en 1256 Poprad. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd
Felka
Gnézda
Igló
Leibic
Ólubló
Mateóc
Ménhárd
Nagyőr
Podolin
Poprád
Ruszkin
Szepesbéla
Szepesolaszi
Szepesszombat
Szepesváralja
Tvarožná
Veľká
Hniezdne
Spišská Nová Ves
Ľubica
Stará Ľubovňa
Matejovce
Vrbov
Strážky
Podolínec
Poprad
Ruskinovce
Spišská Belá
Spišské Vlachy
Spišská Sobota
Spišské Podhradie
Fine de la 19-a jarcento estis konstruita granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. En 1910 en la urbo loĝis 2283 da homoj (818 germanoj, 758 slovakoj, 689 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo estis konsilantrajta urbo en Szepes, poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj.
En 1945 kaj iom poste aliĝis proksimaj komunumoj, inter alie el la 16-opo Spišská Sobota, Matejovce, Veľká. En 2001 94% de la urbanoj estis slovakoj. En la urbo oni produktas tramojn nomatajn "Tatra".
Ĉefplaco de Poprad
Vidindaĵoj |
katolika preĝejo omaĝe al Sankta Egidio el la 13-a j.c.
katolika preĝejo omaĝe al Virgpatrino el 1940
luterana preĝejo el 1834
muzeo el 1896
Ĝemelurbo |
Szarvas, Hungario
Famuloj |
en la tiama Poprád naskiĝis:
hungara akvafortisto Sámuel Lenhardt
hungara geofizikisto György Barta
hungara kuracisto Ödön Krompecher
hungardevena-usona László Kiss (statistikisto)
hungara skulptisto Károly Alexy
hungara zoologo Béla Hankó
en Poprad naskiĝis:
tenisistino Daniela Hantuchová
en la urbo mortis hungara juristo Sámuel Fabriczy
Esperanto |
En Poprad naskiĝis Tibor Sekelj kaj mortis Milan Zvara.
Urbaj partoj de Poprad
Kvetnica · Matejovce · Spišská Sobota · Staré Mesto · Stráže pod Tatrami · Veľká
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...