Plzeň (germane Pilsen, internacie Pilzeno - vidu Rimarkojn) ( aŭskultu) estas regiona kaj distrikta urbo de memstara distrikto Plzeň-urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio super kunfluiĝo de riveroj Mže, Radbuza, Úhlava kaj Úslava. La urbo kun ĉirkaŭ 170 000 loĝantoj estas mondfama pro sia biero (Prazdroj [= pra-fonto], Gambrinus) kaj pro la maŝinfabriko Škoda. En la kvartalo Bory troviĝas ŝtata malliberejo por pezaj krimuloj. En 2015 Plzeň kune kun la belgia urbo Mons estas la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Enhavo
1Historio
2Vidindaĵoj
3Transporto
4Ĝemelurboj
5Famaj personoj
6Vidu ankaŭ
7Esperanto en la urbo
8Rimarkoj
Historio |
La urbo estis fondita en 1290. En 1468 estis en Plzeň eldonita la unua ĉeĥlingva presita libro "Trajánská kronika". La ĉefa historia memorindaĵo estas la arkidekana gotika katedralo de Sankta Bartolomeo el la 14-a jarcento, kies turoj estas la plej altaj kirkaj turoj de Ĉeĥio (102 metroj).
En 1599 kaj 1600 Pilseno estis rezidejo de la bohemia reĝo Rudolfo la 2-a.
La blazono de Pilseno enhavas kristanan krucon kun la latina devizo "In hoc signo vinces" (= "en tiu signo vi venkos"). Tiu devizo laŭlegende aperis al la romia imperiestro Konstanteno.
Vidindaĵoj |
La historia urbokerno estas proklamita kiel urba monumentrezervejo. Sur teritorio de la urbo kroma troviĝaj kelkaj aliaj vilaĝaj monumentrezervejoj kaj urbaj kaj vilaĝaj monumentzonoj.
Gotika katedralo de sankta Bartolomeo (el 1292) kun 102 m alta turo, la plej alta en Ĉeĥio (alireblas ankaŭ belvidejo en alto de 62 m, al kiu kondukas 301 ŝtupoj)
eksa franciskana monaĥejo kun preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
renesanca urbodomo el 16-a jarcento, ornamita de sgrafitoj
baroka dominikanina monaĥejo kun preĝejo de Sankta Anna el 1711-1714, rekonstruita en 1805-1807 je lernejo, nuntempe Ŝtata scienca biblioteko
Teatro de Josef Kajetán Tyl
Granda sinagogo kaj malgranda sinagogo
Historia subterejo
Okcidentbohemia muzeo
Bierfareja muzeo
Monumento al viktimoj de malbono kaj uniketosa medita ĝardeno en Plzeň-Doudlevce
Katedralo de sankta Bartolomeo
Urbodomo
Domoj sur la ĉefplaco
Granda sinagogo
Teatro de J.K.Tyl
Okcidentbohemia muzeo
Ŝtata biblioteko
Pordego de la bierfarejo Pilsner Urquell
Transporto |
En Plzeň estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:
Linio numero 170 de Zdice al Mariánské Lázně kaj Cheb
Linio numero 190 de Plzeň en direkto Nepomuk - Strakonice - České Budějovice
Linio numero 183 en direkto Klatovy - Železná Ruda
Linio numero 180 en direkto Domažlice - Furth im Wald
Linio numero 160 en direkto Žatec
Ĝemelurboj |
Birmingham (Alabama) en Usono
Limoges en Francio
Regensburg en Germanio
Gera en Germanio
Takasaki en Japanio
Winterthur en Svislando
Santo André en Brazilo
Izmir en Turkio
Liège en Belgio
Hengelo en Nederlando
Famaj personoj |
En la urbo naskiĝis
Josef Beran, kardinalo
Jiří Trnka, figurartisto kaj reĝisoro de animigitaj filmoj
Miroslav Horníček, aktoro
Miroslav Zikmund, vojaĝisto kaj verkisto
Jiří Suchý, teatristo, poeto kaj muzikisto
Karel Gott, kantisto
Kateřina Kůrková, sportistino-pafistino
Petr Čech, futbalgolejisto
Peter Grünberg, germana fizikisto, Nobelpremiito
Gertrud Fussenegger, germanlingva verkistino
En la urbo studis aŭ agadis
Bedřich Smetana, muzikkomponisto
Emil Škoda, fondinto de la firmao Škoda
František Křižík, inventisto
Josef Skupa, kreinto de popularaj marionetoj Spejbl kaj Hurvínek
Pavel Nedvěd, futbalisto
Vidu ankaŭ |
Discopříběh - filmo, kiu estis filmita en Plzeň
Esperanto en la urbo |
En Plzeň aktivas unu el plej malnovaj E-kluboj en la lando (fondita en 1905).
Rudolf Novák movade aktivis kaj propagandis Esperanton tie en frua 20-a jarcento.
Rimarkoj |
La formo Pilzeno estas uzita en jenaj libroj:
Encklopedio de Esperanto, Budapest 1935, p. 294, vidu Frua Esperanto-gazetaro
Kamarýt, Stanislav: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983 (uzita 29-foje)
Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Hamburg 1999, p. 576
Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, p. 1050
Eichholz, Rüdiger: Esperanta Bildvortaro, Ontario 1988, p. 93/40
Desmet', Petro - Horváth, Jozefo: Bildvortaro, Antverpeno 2012, p. 247/21
Schicke, Harald: Germanaj biero kaj bierkulturo, Bánská Bystrica 2006, p. 5 kaj 43
Pilzeno vokas vin! - invitilo al Renkonto Pilzeno 1967
Statuta urbo Plzeň
Plzeň 1:
Bolevec |
Severní Předměstí • Plzeň 2-Slovany:
Božkov |
Černice |
Doudlevce |
Hradiště |
Koterov |
Lobzy |
Východní Předměstí • Plzeň 3:
Doudlevce |
Jižní Předměstí |
Litice |
Nová Hospoda |
Radobyčice |
Skvrňany |
Valcha |
Vnitřní Město |
Východní Předměstí • Plzeň 4:
Bukovec |
Červený Hrádek |
Doubravka |
Lobzy |
Újezd |
Východní Předměstí • Plzeň 5-Křimice • Plzeň 6-Litice:
Litice • Plzeň 7-Radčice • Plzeň 8-Černice:
Černice • Plzeň 9-Malesice:
Dolní Vlkýš |
Malesice • Plzeň 10-Lhota
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...