Mělník (prononcu Mjelnjik; germane Melnik) estas urbo en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio.
Enhavo
1Geografio
2Historio
3Vidindaĵoj
4Vinfarado
5Industrio
6Turismo
Geografio |
Mělník situas ĉirkaŭ 30 km norde de Prago en fekunda baslando, sur malalta monteto super kunfluejo de du plej gravaj ĉeĥaj riveroj Labe (Elbo) kaj Vltava (Vultavo). El orienta flanko ĝi najbaras al urbo Ŝirmita naturparko Kokořínsko, en flanko okcidenta leviĝas el malaltejo memorinda monto Říp (Rĵip). Pli malproksime estas videbla montetaro České středohoří.
Historio |
Pro favoraj vivkondiĉoj (sufiĉe da akvo, fekunda grundo) estis la loko loĝata de pratempo. Jam el la 10-a jarcento verŝajne devenas masonita burgo - antaŭanto de nuna kastelo.
Historio de la urbo datiĝas de jaro 1274, kiam ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a donacis al urbo profiton el rivera komerco.
Vidindaĵoj |
Kastelo en Mělník
Kun riĉa historio de la reĝa dota urbo oni povas plej bone konatiĝi dum promeno tra malnova centro. La plej grava konstruaĵo tie estas kastelo, konstruita sinsekve dum longa tempo. Dum ĝia konstruado ŝanĝiĝis modaj konstrustiloj de la romanika ĝis la frubaroka. En dua etaĝo troviĝas muzeo ekspozicianta arĥeologion, etnografion, vinfaradon kaj evoluon de infanĉaretoj.
Sub la kastelo troviĝas vastaj vinkeloj, kie oni nun gustumas vinon. Vinejo kun teraso situas rekte super kunfluejo de Elbo kaj Vultavo. De tie oni ĝuas belan panoramon al angla parko situanta en kontraŭa flanko de rivero, kie la urboloĝantoj ŝatas promeni.
Krom kastelo en la urbo elstaras templo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu estis sinsekve multfoje alikonstruita el romanika konstruaĵo tra gotiko ĝis novrenesancaj gabloj. Plua turisma interesaĵo estas ostejo en kripto sub altarejo.
Apud la templo situas estinta latina lernejo, kiu en la 16-a jarcento servis kiel centro de humanisma kulturo.
Riĉecon kaj famon de la urbo atestas burĝanaj domoj sur Placo de la Paco (náměstí Míru), sur kiuj konserviĝis domsignoj de estintaj privilegioj - ekz. Ora ŝafido, Ora stelo, Blua stelo, Ora grapolo. Historie altvalora konstruaĵo estas urbodomo el la 14-a jarcento. Ĉe gotika enirejo oni vidas sur muro 2 historiajn ferajn mezurilojn - la ĉeĥa kaj aŭstra ulnoj.
Urbodomon kun malnovaj burĝanaj domoj kunligas arkado, kiu finiĝas per kapucena klostro kun Preĝejo de 14 helpantoj el duono de la 18-a jarcento. Plua interesa konstruaĵo estas preĝejo de Sankta Ludmila el jaro 1585. En ĝia ligna sonorilejo troviĝas la plej malnova urba sonorilo.
El mezepoko konserviĝis urba remparo. Krom restoj de paradoso kaj
novriparita akvoturo troviĝas tie ankaŭ Praga pordego el tempo ĉirkaŭ jaro 1500. Ene de ĝi hodiaŭ oni ekspozicias verkojn de nuntempaj pentristoj kaj aliaj artistoj. Eblas tie aĉeti ceramikaĵojn, juvelojn kaj pluajn artobjektojn.
Vinfarado |
Inter la ĉeĥaj urboj Mělník estas fama precipe pro tradicio de vinfarado. Ĝi devenas el duono de la 14-a jarcento, kiam ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a ordonis ĉi tie planti vinberujon el Francio. Ĉefa disfloro de vinfarado kaj koneksa kreskado de tuta urbo komenciĝis nur en la 16-a jarcento. Ĉiujare en septembro okazas festo de vinberrikolto, kiu akcentas tradicion de vinfarado. Kvankam vinfarado ne plu estas la ĉefa okupo de loĝantaro, tamen oni agnoskas ĝin eĉ aliloke.
Industrio |
En duono de 19-a jarcento la urbo distriktiĝis. Tiutempe komenciĝis evolui krom agrikulturo eĉ nutraĵindustrio (sukerfabriko). Ĝis hodiaŭ la
industrio plimultiĝis per branĉoj energetika, ĥemia kaj konstruado de infanĉaretoj.
Turismo |
Distrikta urbo Mělník situas nur 35 km norde de ĉefurbo Prago, tial ĝi estas ofte vizitata de eksterlandaj turistoj. En lastaj jaroj oni plibonigas oferton de turismaj servoj. Sur la centra placo laboras Turisma informcentro, kiu ofertas krom hoteloj kaj pensionoj ankaŭ aŭtokampadejon. Tie estadas organizitaj konatigaj ekskursoj tra interesaĵoj de regiono - burgo Kokořín, sabloŝtonaj rokoj, lago de Mácha kun burgo Bezděz. Plu oni povas eluzi naĝejon, golfeton, elpruntadon de bicikloj aŭ rajdadon. Al tro postulemaj gastoj oni ofertas eĉ belvidajn flugojn.
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...