Sophie Marceau Franca aktorino kaj reĝisorino Personaj informoj Naskonomo Sophie Danièle Sylvie Maupu Naskiĝo 17-an de novembro 1966 ( 1966-11-17 ) (52-jara) en Parizo Ŝtataneco Francio Alma mater Cours Florent Profesio reĝisoro, kantisto, scenaristo, verkisto, teatra aktoro, filmaktoro Lingvoj franca lingvo Familianoj Edz(in)o Christopher Lambert, Andrzej Żuławski, Jim Lemley Kunloĝanto Andrzej Żuławski, Jim Lemley v • d • r Sophie MARCEAU [sofi marso] (naskiĝis la 17-an de novembro 1966 je la nomo de Sophie MAUPU) estas franca aktorino kaj reĝisorino. Ŝi devenas el granda familio kies patro estis kamionisto. Ekde sia 14-a jaro, ŝi fariĝis tre fama en Francio dank'al la sentimentala filmo La Boum. Poste, ŝi ne ĉesis kumuli sukcesajn filmojn por fine fariĝi mondkonata stelulino. Koramikino de la pola reĝisoro Andrzej Żuławski dum 17 jaroj kun kiu ŝi cetere konceptis filon, Vi...